Psalms 60

Al la ĥorestro. Por ŝuŝan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo.

1Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin;
Vi koleris; rekonsolu nin.
2Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin;
Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.
3Vi sentigis al Via popolo pezan sorton;
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
4Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas,
Por ke ili ĝin levu pro la vero.

Sela.
5Por ke liberiĝu Viaj amatoj,
Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
6Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos;
Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
7Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo,
Jehuda estas Mia sceptro.
8Moab estas Mia lavopelvo;
Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon;
Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
9Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon?
Kiu alkondukos min ĝis Edom?
10Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin?
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
11Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko;
Vanta estas helpo de homo.
12Kun Dio ni faros heroaĵojn;
Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Copyright information for Esperanto